Loading
Network error

AVE - Verdula kunlaborejo

Ĝenerala diskuto

Started by ANSELMI Marc in AVE - Verdula kunlaborejo March 10, 2021 8:35 PM

Testa mesaĝo

Marc ANSELMI

March 10, 2021 10:40 PM

Mi respondas al vian teston

March 10, 2021 10:49 PM

domaĝe, ke ni ne povas respondi rekte per retpoŝto 

March 10, 2021 10:51 PM

Ne, tio estas forumo. Per retpoŝto vi povas ricevi (ĉiutage, semajne aŭ monate), rezumo de la interŝanĝoj se mi bone komprenis

March 10, 2021 10:55 PM

Sed mi pensas ke estas veran avantaĝon uzi forumon por rapide retrovi la aktualaj labortemoj, kompare kun la dissendlisto

March 10, 2021 11:02 PM

en tiu kazo, ni do devos peti al niaj mondaj -eŭropaj geamikoj kion li preferas : forumo aŭ rektaj mesaĝoj kiu ili povas legi kaj skribi kiel nun

March 10, 2021 11:09 PM

Konsentite, tiu estas nur provo.

 Sed fakte, vi estas informita pri la interŝanĝoj per retmesaĝo, vi nur devas specifi kiam vi deziras ricevi tiu informo. 

Kaj por mi, ni nun uzas forumon, ĉu ne? 

Kaj se vi volas skribi rekte al iu, vi povas, montrante (aŭ ne) vian retpoŝtadreson por ke li povu respondi aŭ per la apo aŭ ĉe via adreso

March 10, 2021 11:49 PM

Laŭ mi dependas la celo de la mesaĝo kaj la korespondantoj. 
Retmesaĝo bonas por privata diskuto/decido sed kiam temas pri debato kiu koncernas la tutan teamon ni preferu forumon. Kion vi opinias?

March 10, 2021 11:52 PM

Pri la evento, ĝi tute bone aperas kaj estas listigita ĉe mi ;)

March 11, 2021 7:51 AM

ok

March 11, 2021 7:53 AM

ok

 

March 11, 2021 7:00 PM

Koncerne la strukturon de la retpaĝaro, mi elturniĝis pli bone ol mi estis antaŭvidinta. Mi povas memstare mastrumi la paĝaron, kaj kiel pensiulo, mi havas sufiĉe da tempo por tion fari. Tamen estas multe da ŝajne neutilaj kaj konfuzigaj informoj. Se iu Wordpress spertul.in.o prezentiĝos por respondi al miaj demandoj mi estos kontentega.

March 11, 2021 8:32 PM

Saluton Michael, koncerne la retejo mi kreis specifan diskuton, estus pli bone kopii vian mesaĝon tie (la diskuto nomiĝas Nova retejo de AVE) 

March 13, 2021 11:08 AM

Beno, mi sukcesis enretigi mian urbon sur la mapo de tiu nova grupo. Sufiĉas noti vian urbon kaj poŝta codo en sia “profilo”. 

March 13, 2021 5:32 PM

Ankaŭ mi estas sur la mapo nun.

March 13, 2021 9:10 PM

Mi sukcesis aliĝi sur la mapo

April 3, 2021 4:28 PM

Mi informis la diskutlistoj de EDE Francio, EDE Eŭropo, Esperanto Francio kaj Esperanto Eŭropo pri la kreado de nia agora grupo.

April 7, 2021 6:43 PM

Saluton,

La franca kaj ekologia partio EELV enretigis sian departementan kaj regionan programon.

La vorto ESPERANTO ĉeestas en la paĝo 71 :

https://esperanto.eelv.fr/2020-regionales-et-departementales/

Marc ANSELMI

Kun-Respondeculo de la Komisiono Esperanto Lingvoj ĉe EELV

April 17, 2021 8:19 PM

Saluton amikoj, mi ne volas esti la ĝojfuŝulo de la afero. Mi gratulas la homojn, kiuj baraktas por atingi sukcesojn.Tamen mi memoras la 70ajn jarojn kaj la entuziasmo de la franca Socialista Partio por Esperanto ... kaj la promeso de la prezidonto Mitterrand! Kaj ni konstatis la nulan rezulton. Efektive aperas unufoje la vorto Esperanto en la programo de la franca Ekologia Partio. Kaj? Tiu programo detale substrekas la gravecon de interŝanĝoj inter ĉiuj studentoj de la eŭropaj ŝtatoj. Ne estas indikite per kiu lingvo la junuloj renkontiĝos sed estas facile imagi per kiu rimedo ili kune babilos kaj studos. Sen eksplicita indiko en programoj ke Esperanto gravas ne nur por "kulturaj" aferoj (la vorto situas en tiu parto de la programo) sed ĉefe por edukaj celoj kaj por interfratiĝo kaj kunlaboro en Eŭropo, mi ne antaŭvidas kiel la Internacia Lingvo Esperanto kapablos eliri el la politika sakstrato kie ĝi ŝimas de tro multe da tempo. Fartu bonege Jean-Claude Roy

April 18, 2021 11:31 AM

Kara Jean-Claude, vi tute pravas, ne sufichas skribi frazeton en iun programon por Esperanto.

Jam 1999 Les Verts skribis en sian programon por Esperanto plurajn frazojn okaze de balotokampanjo por la Europa Parlamento. Tamen estas granda pasho antauen ke laboras la Esperanto-Komisiono de EELV. En Germanio ech la vorton Esperanto malfacilas enmeti en programon de verda partio; tion ni sukcesis nur 2009. Mi alkrochas dosieron en Esperanto kaj en la angla (kaze ke vi volas montri ghin al ne-esperantisto) pri nia agado kun kaj por la ekologiaj, verdulaj partioj.

Almenau nia traduko de la Charto de la Tutmondaj Verduloj de 2012 (kiu estas la tegmenta asocio por la Verduloj) aperas sur ilia retejo:

https://globalgreens.org/about/charter/

Fakte gravas ke pli kaj pli da verdpartianaj samideanoj ligighas internacie, kaj montras al la Verduloj ke Esperanto funkcias por internacia komunikado ankau pri politiko. Tio estas mia espero. Bondezirojn, amike, Manfred

file cover
Manfred Westermayer
2021-04-18 11:31:22
114KB

file cover
Manfred Westermayer
2021-04-18 11:31:22
95KB

April 18, 2021 2:59 PM

Dankon Manfred pro via klarigo. Mi esperas ke Jean Claude komprenos niajn malfacilajn agadojn en la verdulaj partioj.

Plue, mi havas demandon al Manfred. Kiel kotizas ĉe AVE ?  ĉu AVE havas propan bank-konton

April 18, 2021 5:02 PM

Dankon Manfred kaj Marc Evidente mi komprenas viajn malfacilaĵojn kaj mi konscias pri via vigla kaj ampleksa laboro. Kaj mi intervenos por subteni la proponon en la temo "Edukado kaj kulturo" de la Ekologia projekto. Mi jam rimarkis ke la propono estas la plej multe komentata kaj subtenata! La esperantistoj semas kaj semas kaj estas tre bone por la unua periodo de la projekto, t. e. ĝermado ;-) Plej amike

April 21, 2021 10:30 AM

Estas multaj problemoj en la nuntempa mondo kiujn homoj konsideras pli urĝaj aŭ pli facile trakteblaj ol tiuj rilataj al la lingvaj problemoj. Krom tio por efike subteni Esperanton, pli bone oni lernu Esperanton. Tial ne facilas arigi la necesajn fortojn por pezi en la debatoj. Interreto konsiderinde helpas tiun celon. Mi estas sufiĉe optimisma koncerne la venontajn jarojn, ne pri grandaj atingoj sed pri kreskigado de niaj nombroj. Ni kapablas aserti nian ĉe-eston en la socia-ekologia movado. Sed necesas taŭga strategio kaj multe da laboro. Necesas ankaŭ certigi plezuran kaj kuraĝigan etoson.

You've read everything in this discussion