Loading
Network error

AVE - Verdula kunlaborejo

Ideoj de temoj por la ekologiaj kunvenoj

Started by Beno Ŝar in AVE - Verdula kunlaborejo March 10, 2021 7:40 PM

En tiu-ĉi diskuto, ni proponas temojn por niaj retaj kunvenoj! 

Do proponu :) 

 

March 12, 2021 11:43 AM

Kiel unua temo de la internaciaj renkontiĝoj, Michael proponis paroli pri la dekarbona energioj. Michael, ĉu vi povas rezumi vian proponon? 

March 15, 2021 6:05 PM

Ni baziĝos sur tiu dokumento koncerne la uzon de karba energio en la mondo. En la koncerna dokumento, la Ĝenerala Sekretario de UNO, pledas por la forigo de tiu brulmaterialo. Legante tiun dokumenton oni povas starigi al si kelkajn demandojn. Ekz. Kiel kompensi malriĉajn landojn kiuj forte dependas de la ekspluatado de siaj karbaj resursoj por ekonomia evoluo. Ĉu eblas “savi la planedon” nur ŝanĝante la manieron produkti energion? Ktp…

La partoprenontoj ricevos ligilon al la koncerna artikolo kaj sugestojn pri demandoj. Je la tago de la kunveno, mi faros mallongan prezentadon pri la rolo de karbo en la monda ekonomio, kaj tuj poste la partoprenantoj povos fari kontribuojn baze de la demandaron aŭ de siajn proprajn pripensojn.

April 1, 2021 12:59 AM

Ĉu eblus inviti eksternaj spertuloj por pridiskuti tion?
Mi pensas pri junulino el kebekio, esperantistino kiu volontulas en civita grupo kontraŭ gaseksploatado en protektita regiono.

April 3, 2021 9:29 AM

Tute certe, ĉiuj estas bonvenaj kaj estas interese ke spertuloj partoprenu! 

April 4, 2021 2:35 AM

Bonvolu respekti la diferencon inter “tiu grupo” (cette groupe-la) kaj “tiu-ĉi grupo” (cette groupe-ci) [pardonu mian francan]

April 4, 2021 8:27 PM

plej ĝuste ne “tiu-ĉi” sed “tiu ĉi”, sen streketo.

Plej grave, ĉiu Esperanto-parolanto kiu interesiĝas pri la pritraktotaj temoj, estos bonvenaj. Kompreneble!

April 5, 2021 6:50 PM

La 31a de marto, la “Telegramo” grupo de AVE voĉdonis por doni nomon al la grupo kiu organizas enventojn kaj agadojn ĉe la ekologiaj esperantistoj : “Verdire, verve kaj verde” kun subtitolo “Tutmondaj diskutoj pri politika ekologio” kun 60% voĉdonintoj. Bone, kial ne. Sed mi bedaŭras ke mi ne povis voĉdoni ĉar mi ne havas saĝtelefonon (aŭ komput-telefonon). Ne forgesu la homojn kiuj ne volas elektronikan kondukĉenon aŭ piedan kaj pezan fer-sferon !

April 27, 2021 9:27 AM

Saluton, en la lasta kunveno ni decidis daŭrigi la diskuton pri karba energio. Ĉu tio estas en ordo, aŭ iuj preferas komenci novan temon? 

Ĉu iu prenis notojn de la unua diskuto? 

Mi trovis interesa havi atestojn de la partoprenantoj pri ĝiaj landaj situacioj rilate al karbuzado. Tiel oni havas nocioj pri kio okazas en aliaj landoj. Oni povus demandi ilin antaŭe (kiam ni komunikos pri la dato) prepari eta raporto (kelkaj frazoj) pri tio. Kion vi opinias? 

Por la dato, ĉu tiu dimanĉo je la sama horo ol lastfoje estus taŭga? 

May 22, 2021 5:01 PM

Pri nia niaj diskutoj ni elspezis iom (por ne diri tiom) da tempo por trovi taŭgajn nomojn, kaj decidi pri komunikiloj. Bone ni sukcesis pri tio, eble estus pli kontentige se pli da efektiva komunikado estiĝis. Mi esperas ke la renkontiĝo de Junio koncerne Olimpikaj ludoj estos pli vaste kaj frue diskonigita. Oni ankaŭ povus pli forte kunlabori en ĉi tiu kunlaborejo. Kaj kio pri Telegramo kaj eventaservo? Indus ke iu aparte responsiĝus pri la tasko anonci tie niaj eventoj.

June 30, 2021 5:20 PM

Efektive, estis manko da komunikado pri la evento kaj nemulte ĉeestis lastfoje. Mi faris novan konton ĉe eventa servo kaj proponas novan ligilon por renkonti, rekte en la anonco, kiun vi povas trovi tie : https://eventaservo.org/e/8f7631

Kion vi opinias pri la anonco ? Ĉu estas klara kiel partopreni ?

Mi faros anoncoj ĉe la diversaj kanaloj kelkaj tagoj antaŭe

Mi pensas ke estas bona ideo ke la prezentanto okupiĝas pri la komunikado kaj elekti la datojn. Tiel oni ne devas multe priparoli por preni decidojn kaj ni vidos se tio sukcesas longdaŭrtempe.

June 30, 2021 5:23 PM

Ankaŭ, mi faros plurajn sesiojn pri la olimpikaj ludoj ĉar tiu temo gravas por mi. Sed tio ne devas malhelpi vin proponi kaj organizi aliaj sesioj, kiam ajn vi volas. Se necese, mi povas fari la eventa servo anonco ĉar mi nun havas propran konton

You've read everything in this discussion