Loading
Network error

AVE - Verdula kunlaborejo

Venonta reta renkontiĝo de "Verdire, Verde kaj Verve: diskutoj pri politika ekologio" Public

Started by leibman.michael in AVE - Verdula kunlaborejo May 18, 2021 7:39 PM

Begins : Sunday, May 23, 2021 5:00 PM

Ends : Sunday, May 23, 2021 6:00 PM

Location : https://us02web.zoom.us/j/88453855900?pwd=VHFXRkdheVJLZk03YzZWdHU5UXJPUT09

Kiu gvidos la mondon al klimata saĝeco ?


Post rapida rea sin-engaĝo en la Pariza interkonsento, fine de Aprilo, la usona Prezidento Joe Biden kunvenigis kvardek ŝtat-gvidantojn al videokonferenco kie li anoncis signifan malpliigon de usona ellasaĵoj de forcejaj gasoj. Li samtempe proklamis ke Usono intencas fariĝi la unuaranga potenco koncerne la batalon kontraŭ la klimata ŝanĝo. Ĉu tio estas realisma perspektivo?


Fakte, sufiĉas malprofunda rigardo al la nuna kaj pasinta situacioj por konstati ke ĉi-kampe ekzistas fendego inter promesoj kaj konkretaj planoj aŭ atingaĵoj . Bedaŭrinde tia ekarto, ekzistas en aliaj landoj, kiel freŝdataj eventoj elstarigis en Germanio kaj Francio.En ambaŭ landoj kortumoj ordonis al la registaro agadi pli rapide.


Michael Leibman enkondukos la temon rilate al Usono, kaj Manfred Westermeyer , Guillaume Vera-Navas repektive koncerne Germanion kaj Francion.


Ni invitas vin partopreni por diskuti la temon ĝenerale, aŭ priparoli la situacion en via lando.


                        Dimanĉo la 23a de Majo, de la 17a ĝis la 18a30, CentrEŭropa SomerTempo (CEST) (Madrido, Parizo, Varsovio...)


Zoom meeting.

Topic: Verdire Verde kaj Verve: diskutoj pri politika ekologio  Time: May 23, 2021 05:00 PM Pa

Join Zoom Meeting

https://us02web.zoom.us/j/88453855900?pwd=VHFXRkdheVJLZk03YzZWdHU5UXJPUT09